Skip to content

Feinoj kaj aliaj fabelaj estaĵoj

14.07.2010

Mi ne scias ĉu ekzistas esperanta komunlingva nomo por tiaj ĉi libeloj (ekzistas pluraj specioj). Finne ili nomiĝas tytönkorento (knabina libelo), svede flickslända, angle damselfly, germane Schlanklibellen. Eble la esperanta nomo estu sveltaj libeloj?

La finna nomo de tiu ĉi libelo estas gracia feino (Lestes sponsa supozeble, mi ankoraŭ ne estas spertulo pri libeloj sed mi mendis gvidlibron).

Enallagma cyathigerum

Makrobildo montras, ke libeloj estas vorantoj.

Kopulacio de sveltaj libeloj postulas akrobatan lertecon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: