Skip to content

En la mondo de libeloj

12.07.2010

Libeloj estas insektoj kiujn mi ĝis nun apenaŭ fotis. En kelkaj naturblogoj mi vidis tre belajn fotojn kaj naskiĝis en mi la emo fari similajn. Mi estis mirigita kiajn belaĵojn oni povas trovi en nia naturo. Jen kelkaj rezultoj. Entute oni registris en Finnlando 55 diversajn libelspeciojn. Mi ankoraŭ ne mencias la nomojn, ĉar mi ne povas sufiĉe certe identigi ilin.

Calopteryx splendens

Kopulacio de libeloj postulas akrobatan lertecon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: