Skip to content

Planto de la semajno 28: sileno blanka

10.07.2010

Komparu tiun ĉi planton kun la pasintsemajna ruĝa sileno. Simila floro, sed alia koloro. Blanka sileno (Silene latifolia, fi valkoailakki, sv vitblära) estas malnova alveninto. Origine ĝi devenas de orienteŭropaj stepoj. En Helsinki oni trovas ĝin plej facile en lokoj, kie en la 19-a jarcento estis rusaj trupoj, ekz. en Suomenlinna. En la furaĝo por ĉevaloj alvenis fremdaj semoj.

Nature ĝi ne kreskas en samaj lokoj kiel la ruĝa sileno. Tamen pro influo de la homo tiuj du specioj renkontiĝas. Kio okazas? Jes, vi divenis korekte. Ili facile interkruciĝas. La rezulto estas – mirinde, ĉu ne – helruĝa sileno.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: