Skip to content

Raraĵoj en la insulo Harakka

07.07.2010

Insulo Harakka estas speciala loko. Ĝi situas tre proksime al la urbo mem (malpli ol 100 metrojn el la parko Kaivopuisto), sed tie konserviĝis netuŝita naturo kaj eĉ naturo, kiu pli similas al maraj insuloj ol firma tero. La unua prezentita planto estas glua sileno (Silene viscosa).  Ĉe ni ĝi kreskas nur en marinsuloj.

Unuavide povus aspekti ke etaj insektoj atakis la planton. Sed kiam oni rigardas pli atente, oni rimarkas ke estas male: la planto funkcias kiel insektokaptilo. Ĝuste tial ĝi nomiĝas glua sileno.

Ononis spinosa ssp. arvensis, (en Finnlando prefere Ononis arvensis) estas suda specio kiu kreskas en Finnlando nur en kelkaj insuloj. En Harakka ĝi havas propran protektitan areon.

Tiuj ĉi fotoj estas el apuda insulo Länsi-Musta. Ili prezentas striitan linarion (Linaria repens) planton kiu origine ne kreskas en Finnlando. Ĝia historio estas interesa. En antaŭaj jarcentoj kiam oni uzis velŝipojn la ŝipoj ne povis navigi malplenaj. Kiam ne estis komercaj transportaĵoj oni prenis simple teron kiel balaston. En lokoj kie oni lasis la balaston ekkreskis ĝis tiam nekonataj plantoj. Kelkaj el ili sukcesis transvivi. Unu tia estas striita linario en kelkaj apudhelsinkaj insuloj. Ĉi tiuj fotoj plej verŝajne ne montras puran striitan linarion, sed kruciĝon inter striita linario kaj ordinara linario (Linaria vulgaris).

Advertisements
2 komentoj
  1. 08.07.2010 9:18 ptm

    La fotoj tre belas kaj la enartikolaj komentoj ĉiam interesaj.

    • Sakari permalink*
      09.07.2010 3:26 atm

      Dankon pro viaj komentoj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: