Skip to content

Ĉasante somerajn papiliojn

04.07.2010

Mi kolektas aŭ ĉasas papiliojn nur per mia fotilo. Kelkfoje la papilioj estas trankvilaj kaj lasas la fotiston alproksimiĝi, sed ne nun. Somera varmo igis ilin viglaj kaj nervozaj. Tamen trankvila atendado donis rezultojn kaj jen mi povas prezenti al vi kelkajn freŝajn fotojn. La unuaj du montras Coenonympha glycerion, kiu vivas en vastaj teritorioj de Eŭropo kaj Azio. Ĝuste nun ĝi estas facile trovebla (sed malfacile fotebla) en Vuosaari en Helsinko.

La sekva estas bluulo. Ekzistas pluraj specioj de bluuloj, kies superaj flankoj pli-mapli similas unuj al la aliaj kaj kiuj estas identigeblaj nur per la malsupraj flankoj de la flugiloj. Tiu ĉi estas Polyommatus amandus.

Ĉu vi memoras kardopapilion (Vanessa cardui)? Pasintsomere ili abundis en tuta Eŭropo. Jen ilia migrado denove atingis la Nordon. Ili ne povas travintri en nia klimato, tial ili flugas por travintrado al Norda Afriko kaj de tie printempe nova generacio reflugas al Eŭropo. En la malsupra foto la papilio suĉas sukon el knaŭcio. Ĉu papilioj havas mienon? Por scii klaku la foton kaj rigardu ĝin en pli granda formo.

Laste unu el niaj plej konataj papilioj – urtikopapilio (Aglais urticae). La klaraj koloroj montras, ke tiu ĉi individuo estas tute nova.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: