Skip to content

Planto de la semajno 26: rododendro marĉa

26.06.2010

Marĉa ledumo, ~ rododendro (Rhododendron tomentosum, Ledum palustre, fi suopursu, sv skvattram) estas bona ekzemplo kiel la nomoj de plantoj ŝanĝiĝas laŭ la evoluo de natursciencoj. Tradicie ĝia scienca nomo estis Ledum palustre. La esperanta nomo ledumo estas farita surbaze de tiu nomo. Poste oni malkovris, ke ĝi apartenas al la genro de rododendroj kaj tial pli kaj pli ofte oni nuntempe nomas ĝin Rhododendron tomentosum. Eble ankaŭ esperantistoj povus adopti la pli aktualan nomon marĉa rododendro. Ĝi kreskas en Eŭraziaj marĉoj.

Simila evoluo okazas ankaŭ nacilingve. Pli frue svedoj nomis tiun ĉi planton getpors, kiu tradukite signifas kapra miriko. Kiam botanikistoj konstatis, ke ĝi tute ne estas parenca al mirikoj, la sveda nomo estis ŝanĝita al skvattram.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: