Skip to content

Juniaj papilioj

22.06.2010

Ekzistas pluraj pli-mapli similaspektaj perlamoto-papilioj. Mi supozas ke tiu ĉi estas Boloria euphrosyne, konata ankaŭ kiel Clossiana euphrosyne, fi pursuhopeatäplä, sv prydlig pärlemorfjäril.

Unu papilio jam estis tute ĉifona, sed ĝi tamen sukcesis flugi kaj serĉi kunulon. Jen estas videbla ankaŭ la malsupra flanko de la flugiloj kiu estas grava en la identigo de perlamoto-papilioj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: