Skip to content

Planto de la semajno 25: rubuso marĉa

19.06.2010

Marĉa rubuso, kamemoro (Rubus chamaemorus, fi muurain, sv hjortron) estas en la nordaj landoj inter la plej aprezataj sovaĝaj beroj. En Eŭropo ĝia kreskozono limiĝas al la nordaj teritorioj, sed ĝi estas kutima en similaj  regionoj ankaŭ en Azio kaj Ameriko. Kiel la komunuza nomo en esperanto indikas, ĝi kreskas en marĉaj terenoj.

Marĉa rubuso estas ankaŭ ekonomie signifa bero. Pri tio atestas i.a. ke ĝia bildo aperas en finnaj du-eŭraj moneroj.

Lastatempe kreiĝis novtipa migrado. Miloj da tajlandaj kamparanoj venas somere al Finnlando kaj Svedio por kolekti sovaĝajn berojn, ĉefe rubusojn. Tiu fenomeno vekis diversajn opiniojn. Iuj timas, ke eksterlandanoj venas kaj rabas niajn berojn (tamen fakto estas ke la plukado estas tiom peza laboro, ke finnoj ne plu volas fari ĝin). Aliajn zorgigas la ekspluatado de la alvenintoj. Ili devas mem pagi siajn biletojn kaj se ili ne sukcesos en la berplukado, la vojaĝo fariĝos al ili malprofita. Aliflanke, en bona jaro la beroj abundas kaj laborema plukanto povas gajni monsumon kiu egalas al tutjara enspezo en Tajlando. Ĉi-jare oni klopodas organizi la alvenon tiel ke oni ricevas vizon nur havante invitilon kaj la invitanto (kompanio kiu aĉetas la berojn) devas respondeci pri vojaĝkostoj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: