Skip to content

Planto de la semajno 24: rubuso arkta

12.06.2010

Ĝis nun mi prezentis ĉefe plantojn, kiuj estas kutimaj en plejparto de Eŭropo. Ĉi- kaj venontsemajne mi tamen parolas pri du rubusoj, kiuj prosperas nur en norda klimato. Helsinki situas jam en la suda rando de ilia kreskozono. Arkta rubuso (Rubus arcticus, fi mesimarja, sv åkerbär) floras en Helsinki, sed apenaŭ produktas berojn. Tial mi ne povas prezenti al vi la berojn.

Arkta rubuso estas tre aprezata, sed tiom malofta kaj malfacile kreskigebla, ke ĝia ekonomia valoro estas malgranda. Tamen oni povas aĉeti likvoron faritan de ĝiaj beroj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: