Skip to content

Unika rodoparko en Helsinko

10.06.2010

Rodoparko de Haaga estas rezulto de unika plantevoluigo en Finnlando. En la 1970-jaroj en la universitato de Helsinko oni volis krei rododendrospecojn taŭgajn por la norda klimato. La unuaj provoj sukcesis tiel bone, ke en 1975 la urbo Helsinko asignis specialan terenon, kie oni plantis 3000 diversajn rododendrokrucigojn. Tiel kreiĝis la rodoparko.

Rezulte de la esploroj estis kreitaj pluraj rododendrokrucigoj kiuj jam atingis plurmetran altecon. Estis elektitaj la plej eltenemaj kaj tial eĉ la severa vinto 2009/2010 ne difektis ilin. La plej bona tempo viziti la parkon estas en junio. La 5an de junio, kiam mi vizitis la parkon, la azaleoj jam plene floras sed multaj rododendroj ankoraŭ nur komencas sian floradon. La supraj fotoj kun plenaj floroj estas de la pasinta jaro.

Printempe 1996 oni plivastigis la parkon kun la celo krei flavajn rododendrospeciojn. Same oni plantis milojn da azaleoj. En la fotoj estas azaleoj, kiuj estas proksime parencaj al rododendroj.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: