Skip to content

Fiŝkaptanta ŝterno II

01.06.2010

Ŝajne soleca ŝterno staras sur roko kaj atendas…

Jen alvenis la kunulo kun fiŝo en la beko…

Dum la fotisto klopodis fokusigi la bildon la fiŝo jam transiris de unu beko al alia kaj la kunulo forflugis por nova fiŝkapta rondiro.

Jes, ĝi bongustis. Ĉu baldaŭ alvenos nova porcio?

Nun mi jam malpaciencas. Kie estas mia nova porcio?

One Comment
  1. 05.06.2010 6:40 ptm

    Tre belaj fotoj. Mi tre ŝatis ankaŭ tiujn de “Fiŝkaptanta ŝterno” (I). Hieraŭ matene, mi mem fotis kelkajn ŝternojn (sed viaj fotoj estas ja multe pli belaj). Ili estis sur flosanta kajo, kaj kiam ŝipeto alvenis, ili ĉiu ekflugis. Mi sukcesis foti ilin je tiu momento.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: