Skip to content

Planto de la semajno 22: barbareo ordinara

29.05.2010

Barbareo, ordinara barbareo  (Barbarea vulgaris, fi peltokanankaali sv sommargyllen) estas novalveninto en Finnlando. Antaŭ cent jaroj oni apenaŭ vidis ĝin, sed nuntempe ĝi transformas vojrandojn en flavajn tapiŝojn frusomere. Ĝi estas ofta planto en tuta Eŭropo. Al ni ĝi venis kaŝe, ĝiaj semoj estis miksitaj kun semoj destinitaj por herbejoj.

Origine ĉe ni kreskas alia specio de barbareo, nome rigida barbareo (Barbarea stricta, fi rantakanankaali, sv strandgyllen), bildo sube. Ĝi estas similaspekta, sed ĝiaj floroj estas multe malpli grandaj kaj tial la planto ne estas tiom okulfrapa.

Rigida barbareo

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: