Skip to content

Planto de la semajno 21: violoj arbara kaj hunda

22.05.2010

Violoj estas kutimaj plantoj en tuta Eŭropo. Estas dekoj, eĉ centoj, da sovaĝaj specioj. En la nordaj landoj kreskas dudeko da ili. Krome ekzistas amaso da hibridoj kiuj estas kultivataj kiel ĝardenplantoj.

Pli poste mi prezentos trikoloran violon, kiu eble estas la plej konata inter ĉiuj. Por tiu ĉi semajno mi elektis du tre frue florantajn speciojn: arbara violo (Viola riviniana, fi metsäorvokki, sv skogsviol) kaj hunda violo (Viola canina, fi aho-orvokki, sv ängsviol). Ili tre similas unu al la alia. La supra bildo prezentas arbaran violon kaj la suba hundan violon.

 

Por distingi diversajn violspeciojn oni devas studi detalojn de radikoj kaj folioj. Ĉe arbara violo la folioj estas renformaj, ĉe hunda violo longoformaj. Rekonon plie malfaciligas, ke de hunda violo ekzistas diversaj variaĵoj kaj ke ambaŭ violoj facile kruĉiĝas inter si kaj kun aliaj specioj de violoj.

Iuj volas uzi la vorton penseo anstataŭ violo, influite de la angla vorto pansy. Tiu vorto ne estas klare difinita, tial mi konsideras ĝin neoportuna kaj superflua parolante pri sovaĝaj plantoj. Se oni volas uzi ĝin, prefere faru tion nur parolante pri hibrida violo uzata kiel ĝardenplanto (Viola x wittrockiana). Tamen notu, ke ĉiuj penseoj estas violoj, sed ne inverse.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: