Skip to content

Printempo progresas per rapidegaj paŝoj

21.05.2010

La lasta semajno estis escepte varma en Finnlando. Kelkloke la termometro montris preskaŭ 30 gradojn kaj eĉ noktoj estis varmaj. Tial verdeco rapide pliiĝis en la naturo. Plantoj de la t.n. printempa aspekto jam preskaŭ velkis kaj novaj plantoj komencis sian floradon. Unu tia estas paduso (Prunus padus).

Napo-papilio (Pieris napi) en padus-arbedo.

Norda najtingalo (Luscinia luscinia) alvenis kaj komencis sian kanton. La kanto estas facile aŭdebla kaj rekonebla, dum la birdo mem estas kaŝema kaj malfacile fotebla. Aŭskultu la voĉon en la koncerna Vikipedia paĝo http://eo.wikipedia.org/wiki/Norda_najtingalo.

Pariseto/kvarfolio malfermis siajn modestajn florojn. La scienca nomo Paris quadrifolia indikas, ke ĝi havas kvar foliojn, sed tiu ĉi planto ne scias ion pri tio.

Ajla mustardo (Alliolaria petiolata) estas specialaĵo de Helsinki, ĉar ĝi estas tre ofta en nia urbo, dum en plejparto de Finnlando ĝi estas tute nekonata. Oni supozas ke iam la homoj manĝis ĝiajn foliojn kiel salaton fruprintempe. Se vi interesiĝas pli pri tiu planto, legu la koncernan Vikipedian artikolon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ajla_mustardo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: