Skip to content

Historio de nobla koridalo

18.05.2010

La historio de nobla koridalo (Corydalis nobilis) estas tiom speciala, ke indas rakonti ĝin. Ankaŭ la planto mem estas speciala, ĉar ĝi estas unu el la reprezentantoj de la t.n. printempa aspekto. Per tiu nocio nordlandaj botanikistoj celas plantojn, kiuj kreskas kaj floras tre frue printempe. Ili maturigas la semojn kaj forvelkas antaŭ ol foliarboj havos plenajn foliojn, kiuj poste malhelpos al surteraj plantoj ricevi rektan sunlumon.

La nordlanda historio de nobla koridalo komenciĝas en la jaro 1765 en Meza Azio. Sveda botanikisto Carl von Linné (laŭ Vikipedio esperante Karolo Lineo)  jam komencis sian laboron kaj petis siajn amikojn kaj lernantojn tra la mondo sendi al li semojn de diversaj plantoj. Unu el ili estis finna pastro kaj sciencisto Erik Laxman (artikolo pri li en Wikipedia en pluraj lingvoj, i.a. en la finna, sveda, angla kaj rusa, serĉu per Erik Laxmann), kiu tiutempe havis pastran oficon en la urbo Barnaul ĉe la rivero Ob en Meza Siberio. Ankaŭ lia historio estas interesa, ĉar li estis inteligenta homo, sed pro manko de mono ne povis studi en la universitato de Turku. Li tamen eklaboris kiel helpanto de pastro en Ingrio. Poste li estis ordinita pastro kaj laboris en Sankt-Peterburgo. En 1764 li estis sendita al Barnaul. Poste li fariĝis rekonita sciencisto, eĉ profesoro pri kemio kaj ekonomiko en la rusa akademio de la sciencoj.

Linné vidis en rusa herbario specimenon de planto ĝis tiam nekonata en Eŭropo. Ĝi estis Lamprocapnos spectabilis, kies komunuza nomo en esperanto estas korplanto aŭ sanganta koro (finne särkynytsydän, svede löjtnantshjärta). Li petis sian finnan amikon sendi al li ties semojn.

Laxman trovis la planton en la regiono de Tomsk kaj sendis semojn al Svedio, kie Linné plantis ilin en sia ĝardeno. Post kvar jaroj la planto unuafoje floris kaj tiam evidentiĝis ke ne temas pri la sanganta koro. La folioj estis tre similaj al tiu sed la floroj ne. Linné studis tiun ĉi novan planton kaj nomis ĝin Corydalis nobilis, nobla koridalo.

Nobla koridalo prosperis en la nordlanda klimato, kiu verŝajne iom similas al la origina klimato piede de la Altaj-montaro. Unue oni plantis ĝin al ĝardenoj de sinjoraj bienoj, sed poste ĝi kelkloke saltis ankaŭ al la sovaĝa naturo. Tiel okazis nur en kelkaj lokoj kie la klimato estas taŭga por la planto, en Svedio ĉefe en la Stokholma regiono, en Finnlando en la plej sudaj regionoj. En Helsinko estas pluraj lokoj kie oni povas trovi noblan koridalon en la naturo, ekz. en la botanika parko de Kaisaniemi (kvankam temas pri botanika ĝardeno, la koridaloj ne kreskas en hompreparita bedo sed libere en la parko laŭ sia propra bontrovo). Alia facile vizitebla loko estas la tombejo de Hietaniemi.

Se vi interesiĝas pri tiu planto ĝuste nun estas bona momento vidi ĝin (ĉi-printempe la florado malfruas pro malfrua printempo) kaj post du semajnoj vi povas jam kolekti semojn. Laŭdire estas facile kreskigi ĝin de semoj, sed ial mi neniam sukcesis, do mi profitas de tiuj lokoj kiujn la planto mem elektis.

P.S.

Eble vi volas scii kio okazis al Linné kun sanganta koro? Li neniam vidis ĝin kreskanta, ĉar ĝi venis al Eŭropo unuafoje nur en 1846, kiam brito Robert Fortune portis ĝin el Ĉinio. Linné mortis jam en 1778.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: