Skip to content

Planto de la semajno 20: gageoj

15.05.2010

 

Gageoj (komunlingve konataj ankaŭ kiel orsteloj) estas printempaj liliacoj. En suda Finnlando renkonteblas du specioj: unufolia gageo (Gagea lutea, fi isokäenrieska, bildo supre) kaj nana gageo (Gagea minima, fi pikkukäenrieska, bildo sube). Nana gageo estas pli ofta, fakte unufolia gageo estas iom rara en Finnlando. Tamen ekzistas kelkaj lokoj, kie ĝi abundas. Unu tia loko estas la botanika ĝardeno de Kaisaniemi en Helsinko, kie ĝi kreskas spontane, do ne estas plantita. Komence de majo la herbejoj de Kaisaniemi transformiĝas en flavajn tapiŝojn. La ĉefa kontribuanto estas unufolia gageo, kvankam floras samtempe ankaŭ aliaj flavaj plantoj: nana gageo, fikario (Ranunculus ficaria) kaj flava anemono (Anemone ranunculoides).

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: