Skip to content

Printempa aspekto en la parko de Lapinniemi

12.05.2010

Ĝuste nun okazas multo en la vivo de birdoj ĉe ni. Tial dum kelkaj tagoj ĉi tie aperis pluraj afiŝoj pri birdoj. Por ke mia blogo ne fariĝu nur birda, jen kelkaj fotoj pri printempa aspekto en la parko de Lapinniemi. Botanikistoj en Finnlando uzas la esprimon printempa aspekto, kiam ili parolas pri speciala mallonga periodo en aprilo aŭ majo. Tiam aperas fruaj floroj, kiuj utiligas la tempospacon kiam ankoraŭ ne estas konkurantoj nek folioj en arboj, kiuj poste rabas sunlumon de etaj surteraj plantoj.

Anemone ranunculoides, flava anemono.

Corydalis solida, koridalo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: