Skip to content

Planto de la semajno 19: krizosplenio

07.05.2010

 

Krizosplenio alternfolia (Chrysosplenium alternifolium, komunlingva nomo orpudro, fi kevätlinnunsilmä) estas unu el la plej strangaspektaj plantoj en nia naturo. Ĝi estas printempa floro kiu ekfloras jam en aprilo aŭ komence de majo kaj malaperas baldaŭ poste.  Ĝi kreskas en foliarbaroj en lokoj kiuj estas malsekaj printempe, ankaŭ ĉe defluejoj kaj riveretoj. En Finnlando ĝi estas ĝenerala nur en la sudaj partoj de la lando.

Advertisements
2 komentoj
  1. 07.05.2010 9:10 ptm

    Vi parolis min pri krizosplenio, kaj mi atendis via artikolo pri ĝi. Tio estas ĉiam amuza vidi la tempa malsameco pri floriĝo inter niaj latitudoj. Ĉu vi havas ankaŭ Krizosplenio parfolia ? Ĉi tie ĝi estas pli malofta ol K. alternfolia.

    (mia paĝo pri krizosplenio)

  2. Sakari permalink*
    08.05.2010 5:26 atm

    Ĉe ni en suda Finnlando ekzistas nur unu specio de krizosplenioj. Tamen aliloke en la nordaj landoj kreskas ankaŭ aliaj specioj. Laŭ mapo en granda nordlanda gvidlibro pri plantoj Chrysosplenium oppositifolia kreskas en maraj, ĉeatlantikaj regionoj de Danlando kaj Norvegio. Eĉ pli norde en Laponio kreskas ankoraŭ plia specio Chrysosplenium tetrandrum.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: