Skip to content

Musoreloj

05.05.2010

En Finnlando oni komparas burĝonantajn betulfoliojn al musoreloj. Aperintaj musoreloj estas unu el la simboloj de printempo. En suda Finnlando ili ofte aperas jam fine de aprilo, sed ĉi-jare la printempo iom malfruas kaj nur ĉi-semajne videblas klaraj musoreloj en Helsinko.

Alia klara simbolo de alvenanta printempo estas leondento (Taraxacum). La unuaj floroj ĵus malfermiĝis kaj etaj nigraj formikoj jam trovis ilin. La lasta, alklakebla bildo, estas tuj apud la pordo de mia domo. Leondento prosperas eĉ inter la muro kaj asfalta strato, kie oni ne kredus ke iu ajn planto sukcesus kreski.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: