Skip to content

En fabela arbaro

03.05.2010

Verda koloro pliiĝas kaj novaj formoj aperas en la naturo. Se vi rigardas atente, vi povas trovi kuriozajn plantojn, kiuj nomiĝas ekvizetoj. Estas kelkaj specioj da ili, sed la plej interesan formon printempe havas Equisetum pratense. Mi ne trovis ie esperantan nomon por ĝi, do mi klopodas traduki mem: herbeja ekvizeto. En finna naturo ĝi tamen plejofte kreskas en arbaroj, precipe en foliarbaroj.

Ekvizetoj ne havas florojn, ili produktas sporojn kiuj disvastiĝas per vento. Oni povas nomi ekvizetojn vivantaj fosilioj, ĉar ili venas el tempo antaŭa al florplantoj.

Blanka anemono prosperas en similaj lokoj kiel herbeja ekvizeto.

Jen vi povas kompari la alvenon de printempo: la supra foto estas farita fine de aprilo ĉi-jare, la malsupra samtempe sed antaŭ tri jaroj. Tiam la printempo estis pli frua.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: