Skip to content

Planto de la semajno 18: anemono blanka

01.05.2010

Blanka anemono (Anemone nemorosa, fi valkovuokko, sv vitsippa) estas ofta planto en sudfinnlandaj foliarbaroj. Tamen ĝi troviĝas ĉe la rando de sia natura kreskozono. Pro tio ĝi estas nekonata en multaj partoj de Finnlando. Ĝi povas disvastiĝi per semoj, sed ĝian disvastiĝon garantias subteraj radikosimilaj tigoj nomataj rizomoj. Tiel granda grupo da anemonoj povas aparteni al unu sama individuo.

Blanka anemono estas frua floranto, kiu klopodas kreskigi la florojn tuj kiam la tero iom varmiĝis. En suba foto (kiu estas alklakebla) videblas klare, ke la planto floras jam kvankam la folioj ankoraŭ ne estas plene evoluintaj.

Kutime la floroj estas blankaj, sed kelkfoje oni trovas ankaŭ ruĝajn aŭ rozkolorajn florojn.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: