Skip to content

El la vivo de anseroj en Lapinlahti

26.04.2010

Ŝajnas, ke anseroj serĉas nestlokon en la golfeto de Lapinlahti. Por eksterlandaj legantoj mi tuj klarigu, ke Lapinlahti estas parkeca urboparto proksime al la centro de Helsinki. Tie antaŭe estis fama mensmalsanulejo. Apude estas ankaŭ la tombejo de Hietalahti (en la unua ansera foto tombŝtonoj estas videblaj en la fono). En la finna lingvo la nomo referencas kaj al la parko kaj al la golfeto (lahti=golfo).

Per tiu ĉi kolo oni vidas bone eĉ pli foren.

En Finnlando estas populara infana kanto pri skisaltado de leporeto. Sed ĉu vi iam vidis kiel anseroj malsupreniras deklivon? (Detaloj de la malsupreniro iĝas pli videblaj se vi alklakas la bildon).

Ankaŭ la parencoj blankvangaj anseroj estas revenantaj post vintrumado en Nederlando. Tiuj ĉi estas miaj unuaj fotoj pri ili ĉi-jare.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: