Skip to content

Hematopoj denove (kaj ankaŭ blankvanga ansero)

25.04.2010

Hematopoj estas tiom amuzaj birdoj, ke ili meritas eĉ duan afiŝon.

Kiel vi vidas, la birdoj fosis teron per sia beko (se vi ne vidas, alklaku la foton por vidi ĝin en pli granda formato). La scienca nomo (Haematopus ostralegus) indikas, ke ili uzas la bekon por malfermi ostrojn. Tion signifas ankaŭ la anglalingva nomo  Oystercatcher.

Domaĝe ke ostroj ne estas troveblaj ĉi tie. Oni devas kontentiĝi je ĉiaj vermoj kaj insektoj.

Atenta birdo trovas manĝaĵon.

Hej, ĉu vi povas diveni, kiom da piedoj ni havas?

Ĉu vi sukcesus stari sur unu piedo?

Ne fanfaronu. Ankaŭ ni blankvangaj anseroj kapablas tion!

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: