Skip to content

Planto de la semajno 17: hepatiko

24.04.2010

En Finnlando hepatiko (Hepatica nobilis, fi sinivuokko, sv blåsippa) estas inter la plej ŝatataj printempaj floroj. Ĝi estas malrara nur en la plej sudaj regionoj.

Oni limigas laŭleĝe la plukadon de ĝiaj floroj, ĉar ĉe ni ĝi troviĝas en la rando de sia natura kreskozono. Ĝi disvastiĝas nur per semoj, kiujn formikoj transportas al novaj lokoj. Se homoj tro avide plukas la ĉarmajn florojn, novaj plantoj ne plu kreskos. Tial oni ne rajtas pluki ilin por vendado. Preferi oni tute lasu ilin netuŝitaj.

La populara floro havas plurajn nomojn en esperanto. En vortaroj kutime aperas hepatiko, sed same taŭga estas hepatfolio. Ĝi estas proksima parenco de anemonoj, tial kelkfoje oni nomis ĝin hepata anemono. Eĉ blua anemono laŭ nacilingvaj kutimoj eblas.

Por vidi pli bone la delikatajn formojn de la la floro, klaku la bildon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: