Skip to content

Viperoj vekiĝis

23.04.2010

Vipero estas la nura venena serpento trovebla en Finnlando. Plej ofte vipero estas facile rekonebla pro la zigzaga aŭ “segila” formo en la dorso. Printempe ili ofte iras al suna loko por varmigi sin. En esperanto vipero estas en multaj malpli novaj vortaroj konata kiel vipuro.

Mi klopodis kapti detalan bildon pri la kapo de vipero. Se vi volas vidi la serpenton ankoraŭ pli detale, bv. klaki la koncernan foton.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: