Skip to content

Alvenis “karotnazuloj”

21.04.2010

La Eŭrazia hematopo aŭ simple hematopo (Haematopus ostralegus) estas tre facile rekonebla pro sia oranĝa beko. Origine ĝi estas marbirdo kaj timas homojn, sed dum lastaj jaroj ĝi eknestis en Helsinko en lokoj frekventataj de homoj. Unu tia estas la golfo Lapinlahti proksime al la urbocentro. Krom sia beko, ili estas facile rekoneblaj ankaŭ pro sia voĉo. Kiam ĝenitaj, ili ekflugas kaj eligas laŭtan klik-klik-klik krion. Tiu ĉi paro ĵus revenis al Finnlando travintrinte ie ĉe la Norda maro aŭ Britaj insuloj.

Pli multe pri hematopo en la koncerna artikolo en Vikipedio.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: