Skip to content

Planto de la semajno 15: tusilago

10.04.2010

En Nord-Eŭropaj landoj tusilago (Tussilago farfara, fi leskenlehti, sv hästhov) ofte estas la unua floro aperanta en printempo. Ĝia komunuza nomo estas ĉevalpiedo, kiu referencas al la formo de la folioj. Ili ekfloras tre rapide. Skribanten ĉi tiun afiŝon la unuan fojon 9.4. ankoraŭ nenio videblis, sed tri tagojn poste ili jam plene floras (du lastaj fotoj faritaj 12.4.2010). Rigardu tiujn fotojn en pli granda formo por vidi la delikatajn detalojn de la floro.

En la finna lingvo ĝia nomo estas folio de vidvo/vidvino (la finna ne distingas inter vidvo kaj vidvino). Tiu nomo siavice referencas al la fakto, ke printempe unue aperas la floroj kaj la folioj venas nur poste kiam la floroj jam estas velkintaj. Sed kiu estas la vidvino, ĉu la floroj aŭ la folioj? Laŭ difino vidvino estas tiu, kiu postvivis sian kunulon. Ĉe tusilago unue kreskas la folioj, per kiuj la planto kolektas nutraĵon. La florburĝonoj estas pretaj malfrusomere, sed la planto ŝparas ilin al pli oportuna momento. Tial ili povas malfermiĝi frue printempe, kiam ankoraŭ ne estas aliaj konkurantoj. Do, la floroj estas la vidvinoj. 

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: