Skip to content

Muskoj kaj likenoj

08.04.2010

Belaj formoj malkovriĝas tuj kiam la neĝo degelas. Likenoj kaj muskoj estas pretaj daŭrigi sian kreskadon kiun la vintro haltigis. Ekzistas multaj diversaj specioj kaj ne estas facile rekoni ilin ĉiujn. Mi prezentas ilin ĉi tie por sia bela formo kaj mencias nur unu nomon. La likeno ofte renkontebla en la nordaj landoj kun ruĝaj sporujoj apartenas al la genro cladonia (fi torvijäkälä, sv bägarlav). Por sciencistoj muskoj estas konsiderataj kiel plantoj, dum likenoj likenoj estas simbioza kunvivaĵo konsistanta el fungo kaj fotosintezanta partnero, plej ofte verda algo, sed foje cianobakterio.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: