Skip to content

Planto de la semajno 14: salikoj

03.04.2010

En Finnlando la burĝonoj de salikoj estas nomataj salikaj katetoj (la mola surfaco similas al la haro de kato). Ili aperas tre frue kiam ankoraŭ estas neĝo sur la tero. Salikbranĉoj estas ligitaj al niaj paskaj tradicioj, ĉar ĉe ni ili anstataŭigas la neekzistantajn palmfoliojn.

Dum pasko oni kutime kolektas branĉojn de Salix phylicifolia (fi kiiltopaju, sv grönvide), bildo supre. Ĝi estas salikspecio ofta en la nordaj landoj. Ĝi estas relative malalta arbusto. Tamen en kelkaj aliaj landoj oni uzas por tiu celo ĉefe branĉojn de kapra saliko (Salix caprea fi raita, sv sälg), kiu povas kreski kiel vera arbo, bildoj sube. Ankaŭ ĉe ni kapra saliko estas ordinara, sed ĝi kutime ne floras tiom frue.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: