Skip to content

Tri urbaj korvedoj

01.04.2010

Plejparto el la birdoj troveblaj en Finnlando estas migrantaj, t.e. ke ili pasigas la vintrojn en pli varmaj landoj kaj venas al la nordo nur por nesti kaj kreskigi idojn. Kelkaj tamen restas ĉe ni la tutan jaron aŭ migras nur parte. Tiaj estas ekzemple pigo (Pica pica), griza korniko  (Corvus corone, Corvus cornix) kaj monedo, korveto (Corvus monedula). Ĉiuj el ili estas birdoj el la familio de korvedoj kaj facile videblaj en Helsinko. Tamen ilia fotado ne estas same facila, ĉar ili estas viglaj kaj moviĝemaj. Almenaŭ mi devis pasigi ioman tempon por kapti kontentigajn fotojn.

Se vi volas lerni pli tiuj birdoj, legu la koncernajn artikolojn en la esperanta Vikipedio.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pigo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Griza_korniko
http://eo.wikipedia.org/wiki/Monedo

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: