Skip to content

Planto de la semajno 13: nimfeoj kaj nufaroj

27.03.2010

 

En Finnlando daŭre regas vintra vetero. Iom da printempo jam estas sentebla en la aero, sed la tero kaj lagoj estas neĝ- kaj glacikovritaj. Tial mi ankoraŭ prezentas al vi somerajn plantojn fotitajn en antaŭaj jaroj.

Pasintsemajne prezentante kornlotuson mi menciis, ke iam oni uzas la vorton “lotuso” parolante pri kelkaj nimfeoj. Laŭ PIV temas pri unu nimfeo, kiun oni konas ankaŭ kiel egiptan lotuson (Nymphaea lotus). 

La kutimaj nomoj de nimfeoj en esperanto tamen estas ĝuste nimfeoakvolilio. Nimfeoj neniel rilatas al lilioj, sed tiu formo tamen enradikiĝis kiel ilia komunuza nomo. En Eŭropo, ankaŭ en Finnlando, la plej ofta planto de la nimfea genro estas blanka nimfeo (blanka akvolilio, Nymphaea alba, fi lumme, sv vit näckros). Ĉe ni la nimfeoj kutime estas blankaj, sed en tropikaj landoj oni trovas ankaŭ alikolorajn (bluajn, ruĝajn, eĉ flavajn) nimfeojn.

Nufaroj (Nuphar lutea, fi ulpukka, sv gul näckros) estas parencoj de nimfeoj. La folioj tre similas al tiuj de nimfeoj, sed la floroj havas alian formon kaj flavan koloron. En kelkaj lingvoj oni uzas pli malpli sendistinge la nomojn lotuso, nimfeo kaj nufaro.  En esperanto estas preferinde sekvi la sciencajn nomojn kaj nomi nymphaea-genron nimfeo kaj nuphar-genron nufaro.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: