Planto de la semajno 11: senecio glua
Pasintsemajne mi prezentis malgrandan senecion. Ĉi-semajne mia temo estas alia senecio, nome glua senecio (Senecio viscosus, fi tahmavillakko, sv klibbkorsört). En Finnlando ĝi estas relative nova alveninto. Origine ĝi devenas el la gruzaj deklivoj de la Alpoj. Kiam homoj kreis similajn kondiĉojn, ĝi komencis disvastiĝi. Unuafoje oni trovis ĝin en Finnlando en 1862, en la haveno de Hamina. Poste ĝi disvastiĝis laŭ fervojoj. Nuntempe ĝi estas ĝenerala en multaj partoj de Finnlando. La situacio estas simila en aliaj nordiaj landoj.
La familia nomo senecio venas el la latina vorto senere=maljuniĝi. Iliaj semoj formas blankharan kapon, kiu iom post iom senhariĝas. Pro tio en kelkaj vortaroj oni donas al ili ankaŭ komunlingvan nomon aĝulo aŭ grizharulo.
Komentado estas fermita.