Skip to content

Anasoj travintras en Helsinko

09.03.2010

Kelkaj anasoj travintras en suda Finnlando. Ili kolektiĝas al tiuj malmultaj lokoj, kie restas senglaciaj truoj en la lagoj, kiel ekzemple en la centro de Helsinki en Töölönlahti. En unu loko povas esti centoj da anasoj. Tiu ĉi grupo konsistis el ununura specio Flavbeka anaso (Anas platyrhynchos), sed ofte estas ankaŭ individuoj de aliaj specioj.

2 Komentoj
  1. Makaono permalink
    09.03.2010 10:07 ptm

    Tre belaj fotoj…

    • Sakari permalink*
      12.03.2010 8:47 atm

      Dankon pro via komento.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: