Skip to content

Planto de la semajno 10: senecio malgranda

06.03.2010

Senecio vulgaris

Malgranda senecio (Senecio vulgaris, fi peltovillakko, sv korsört) estas ofta trudherbo en tuta Europo. Ĝi kreskas en kampoj, sed ankaŭ en multaj aliaj lokoj, kie homo rompis la teron kaj tiel kreis taŭgajn kondiĉojn al ĝi. Oni scias, ke malgranda senecio alvenis al ni samtempe kun terkulturado. Ĝi estas tre konkurencpova en tiaj kondiĉoj: ĝi kreskas rapide kaj povas flori eĉ vintre, se la temperaturo superas nulon.

La nocio trudherbo, fiherbo indas diskutadon. Per ĝi oni kutime indikas plantojn, kiuj prosperas en lokoj, kie homo volus kreskigi alian planton. Ili karakteriziĝas ankaŭ per sia bona konkurenckapablo. Ofte la homo mem disvastigis ilin, kvankam senintence, la tra la tuta globo.

 Senecio vulgaris

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: