Skip to content

Ŝternoj – longegdistancaj migrantoj

03.03.2010

Ŝternoj estas parencoj de mevoj, sed pli graciformaj. En Finnlando, kiam oni parolas pri ŝterno, oni ĝenerale celas hirundan ŝternon (Sterna hirundo, fi kalatiira, sv fisktärna), kiu estas disvastiĝinta al tuta lando. Bildoj supre montras ĝin.

Mi fotis ŝternojn plurfoje, ĉar ili estas belaj kaj facile videblaj eĉ en la centro de Helsinki. Tamen mi estis surprizita, kiam mi komencis studi miajn bildojn pli detale kaj konstatis, ke plejparto el ili ne montras hirundan ŝternon, sed alian specion, nome arktan ŝternon (Sterna paradisaea, fi lapintiira, sv silvertärna). En la centro de Helsinki ĝi estas eĉ pli ofta ol hirunda ŝterno. En Finnlando kaj aliaj nordiaj landoj ĝi nestas en marbordaj regionoj kaj kompreneble, kiel indikas ankaŭ ĝia esperanta nomo, en la arkta regiono.

Jam ilia ekstera aspekto – mallarĝaj flugiloj kaj longa vosto – atestas, ke ŝternoj adaptiĝis al longdistancaj migradoj. Verŝajne mondan rekordon atingis tiu hirunda ŝterno, kiu estis ringumita en Finnlando en junio 1996 kaj trovita en januaro 1997 en sudokcidenta Aŭstralio. Ĝi flugis pli ol 26 000 kilometrojn. Ankaŭ arkta ŝterno estas vera longdistanca migranto: ĝi nestas en arktaj regionoj, sed travintras en Antarkto. La distanco povas atingi 20 000 kilometrojn. Subaj fotoj montras arktajn ŝternojn.

Foto farita en insuleto Harakka tuj apud la centro de Helsinki. Ĝi estas konata pro multaj nestantaj birdoj, i.a. arkta ŝterno.

One Comment
  1. ignatius881 permalink
    04.03.2010 9:35 ptm

    Tiuj fotoj estas tre belaj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: