Skip to content

Planto de la semajno 9: geranio odora

27.02.2010

Geranium robertianum

Odora geranio (Geranium robertianum, fi haisukurjenpolvi, sv stinknäva) havas en la finna kaj sveda lingvoj malbone sonantan nomon, kiu referencas al ĝia malbona odoro (stinka geranio). La esperanta nomo ne indikas, ĉu la odoro estas bona aŭ malbona.

Tamen la planto estas tre bela. La floroj estas delikataj, sed tiom malgrandaj, ke multaj homoj eĉ ne rimarkas ilin. En la Nordiaj landoj ĝi estas ordinara nur en la sudaj landopartoj.

Geranium robertianum

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: