Skip to content

Ĉu sovaĝa aŭ malsovaĝa anaso?

24.02.2010

Flatbeka anaso (Anas platyrhynchos, fi sinisorsa, sv gräsand) estas inter la plej multnombraj anasoj en Finnlando. Dum vintro ili estas tre facile videblaj en Sud-Finnlandaj urboj, ĉar multaj el ili ne elmigras al pli sudaj landoj. Ili preferas resti en neglaciiĝintaj truoj en lagoj kaj margolfoj.  Tie ili iom post iom kutimiĝas al homoj, kelkfoje homoj eĉ manĝigas ilin. Tio ne estas rekomendinde, ĉar ili tamen estas sovaĝaj birdoj, kies vivstilo perturbiĝas, se ili tro amikiĝas kun homoj. Malsovaĝintaj birdoj riskas ankaŭ esti pafitaj dum la ĉassezono, se ili forlasos urbocentron, kie ne eblas pafi.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: