Skip to content

Planto de la semajno 8: linario

20.02.2010

Linario (Linaria vulgaris, fi kannusruoho, keltakannusruoho, sv gulsporre) estas ordinara planto en preskaŭ tuta Eŭropo. Ĝi floras ekde julio kaj ofte oni vidas ĝiajn florojn ankoraŭ malfrue aŭtune. La floroj havas specialan fermitan formon, nur burdoj kaj abeloj estas sufiĉe fortaj por malfermi ilin. Samtempe ili makuliĝas per ĝia poleno kaj transportas ĝin al la sekva floro.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: