Skip to content

Planto de la semajno 7: kornuso sveda

13.02.2010

Cornus suecica

Multaj finnoj neniam vidis kornuson, pli ekzakte svedan kornuson (Cornus suecica, fi ruohokanukka, sv hönsbär). Tio estas kaŭzita de ĝia nekutima disvastigiteco. Ĝi postulas humidan aeron. En Nordio tia klimato troviĝas en Laponio, sed ankaŭ multloke ĉe marbordoj.Tial ĝi estas relative ofta ekz. en Helsinki, sed en grandaj partoj de meza Finnlando oni apenaŭ trovas ĝin.

Malfrusomere maturiĝas ĝiaj  belaj ruĝaj beroj. Por homoj ili estas sengustaj, sed multaj birdoj manĝas ilin volonte. Pro tio svedoj nomas la planton hönsbär (galina bero). Poste ankaŭ ĝiaj folioj iĝas ruĝaj. En la finna lingvo ekzistas speciala vorto ruska, kiun oni uzas parolante pri la aŭtuna kolorŝanĝiĝo ĉe  folioj. Plej ofte oni pensas pri arbfolioj, sed en nordaj landoj ankaŭ staŭdoj ŝanĝas sian koloron kaj formas buntkoloran tapiŝon.

Cornus suecica

Cornus suecica

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: