Skip to content

Migrantaj papilioj

03.02.2010

Vanessa cardui

La jaro 2009 estis escepte bona por kardopapilio (Vanessa cardui, fi ohdakeperhonen, sv tistelfjäril). La unuan mi fotis en la insuleto Harakka en junio. Ĝiaj koloroj estis paliĝintaj kaj la flugiloj ĉifonitaj. Klare ĝi jam travivis multon, sed mi ne povis eĉ diveni la distancon kiun ĝi flugis.

Migrantaj birdoj estas konataj al ĉiuj, sed malpli multaj scias, ke ankaŭ inter papilioj estas longdistancaj migrantoj. Unu el tiuj estas kardopapilio.

Kardopapilioj travintras en Norda Afriko, precipe en Maroko. En bonaj jaroj naskiĝas milionoj da ili, eble eĉ miliardoj. Ili migradas pli norden en la tempo kiam nutroplantoj, kiel cirsio, kardo kaj urtiko, kreskigis freŝajn foliojn, sur kiujn lasi la ovojn. En aprilo ili videblas en Hispanio, kelkajn semajnojn pli poste en Francio. La unuaj alvenas al Finnlando en la fino de majo. Lasinte siajn ovojn tiu generacio mortas.

Vanessa cardui

La raŭpoj de la dua generacio eloviĝas somere kaj komencas nutri sin per freŝaj folioj. Poste ili krizalidiĝas kaj transformiĝas en adoltajn papiliojn. La papilioj kiujn mi fotis en julio-aŭgusto havis klarajn kolorojn kaj nerompitajn flugilojn. Ili kolektis nektaron el floroj kaj preparis sin al longa flugo. Antaŭ la aŭtuno tiu ĉi generacio revenas al Norda Afriko.

Vanessa cardui

La longaj migradoj de papilioj restis nekonataj ĝis antaŭ nelonge. Oni simple ne povis kredi, ke etaj papilioj povus flugi milojn da kilometroj. Oni komencis studi la aferon, kiam antaŭ deko da jaroj finnaj meteologoj miris, kial sur ekranoj de veterradaroj aperas strangaj makuloj. Evidentiĝis, ke temas pri amasa migrado de papilioj. Ili flugas tiom alte en la atmosfero, ke oni ne povis rimarki tion rigardante el la ternivelo.

Vanessa atalanta

Ankaŭ aliaj papilioj migradas, kvankam ne tiom longajn distancojn. Admiraloatalanto (Vanessa atalanta, fi amiraali, sv amiral) estas parenco de kardopapilio. Ĝi ne povas travintri en Finnlando, sed ĉiusomere ĝi flugas al ni pli aŭ malpli amase.

Vanessa atalanta

Inachis io

Taga pavo (Inachis io aŭ Nymphalis io, fi neitoperhonen, sv påfågelöga) estas novalveninto, sed dum mildaj jaroj ĝi jam travintras en suda Finnlando. En multaj jaroj ili tamen plioftiĝas pro migrado el pli sudaj regionoj. Antaŭe ili estis raraj, sed nuntempe oni vidas ilin grandnombre en Suda Finnlando.

Inachis io

Se vi volas vidi pliajn fotojn pri tiuj ĉi kaj aliaj papilioj, rigardu albumon Papilioj en mia alia retejo.

Komencante la blogon mi faris decidon, ke ĝi ne estos priesperanta sed peresperanta. Kelkfoje tamen mi sentas la bezonon skribi kelkajn prilingvajn notojn.

Lingva angulo: la vivo de papilioj

Flugantaj papilioj estas en la lasta stadio de sia vivo. Dum ĝi ili spertas plenan transformiĝon, tiel nomatan kompletan metamorfozon. Ĝi konsistas el kvar stadioj: ovo, larvo, pupo kaj adolto (plenkreskulo).

La larvo de papilio nomiĝas ankaŭ raŭpo kaj ĝia pupo krizalido. Kokono estas la ŝelo de krizalido (ekz. silka kokono).

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: