Skip to content

Planto de la semajno 5: hiskiamo

01.02.2010

Hyoscyamus niger

Nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger, fi hullukaali, sv bolmört) estas alportita de homoj. En Helsinki oni trovas ĝin plej facile en Suomenlinna. Oni ne scias, kiam kaj kiel ĝi alvenis tien, sed oni scias, ke se oni fosas la teron, tre verŝajne baldaŭ ĝermos malnovaj semoj. Ili konservas sian kapablon ĝermi tre longe, verŝajne eĉ centojn da jaroj.

Dum homa historio hiskiamo estis grava kuracherbo. En antikva Grekujo la aŭguristoj (orakoloj) de Delfo uzis ĝiajn semojn por eniri trancon kaj vidi la estontecon. Poste oni uzis ĝin kiel narkotaĵon en operacioj kaj kuracilon kontraŭ i.a. dentodoloro. Ĝi estas forte venena. Ekz. en la insuleto Harakka, kie ĝi ankaŭ kreskas, oni detruas la ŝosojn antaŭ ol ili fariĝas pli grandaj. Harakka estas naturrezervejo kaj populara ekskursejo por lernejanoj kaj infanĝardenuloj. Estus danĝera situacio se iu vizitanto deŝirus ĝiajn foliojn kaj metus ilin en sian buŝon.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: