Skip to content

Granda merĝo

30.01.2010

Ĉe granda merĝo  (Mergus merganser, fi iskokoskelo, sv storskrake) la masklo kaj femalo estas klare malsamkoloraj. Notu la hokforman bekon, kiu estas plej bone videbla en la unua foto. En Helsinki restas truoj en la glacio dum mildaj vintroj kaj tiam kelkaj grandaj merĝoj travintras ĉe ni. Pro tio ili estas pli videblaj vintre ol somere.

La semajnfinon 30.-31. de januaro en Finnlando estas aranĝata populara evento pihabongaus, kiun mi tradukus “korta birdobservado”. La eventon protektas nia prezidento Tarja Halonen. Lastjare en televida intervjuo ŝi rakontis, ke ŝi vidis plurajn birdspeciojn dum unu horo apud ŝia loĝloko, i.a. grandan merĝon. Ĉi-jare la vintro estis pli malvarma kaj plejparto el la birdoj migris pli suden. Tiuj ĉi fotoj estas faritaj en marto pasintjare, krom la lasta, kiu estas farita en januaro 2010 kaj estas pruvo, ke kelkaj grandaj merĝoj tamen restis ĉe ni. Mi vizitis la lokon ankaŭ hodiaŭmatene kaj vidis kelkajn grandajn merĝojn tie.

Unu el la notindaj detaloj de la femalo estas ĝia tufa nukhararo.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: