Iri rekte al la enhavo

Neĝo kaj glacio en Ruoholahti 2

27.01.2010

Dum malvarmaj noktoj la akvo de la aero transformiĝas en belajn kristalojn. La fotoj estas videblaj ankaŭ en pli granda mezuro.

La tigoj de fragmitoj (Phragmites australis) staras fortaj dum la tuta vintro. La semoj falas sur la glacion, de kie la vento facile forportas ilin al novaj lokoj. Ankaŭ birdoj kiel paruoj volonte manĝas ilin.

Komentado estas fermita.