Skip to content

City-kuniklo en Helsinki

20.01.2010

 

Kuniklo (Oryctolagus cuniculus, fi kani, villikani, sv kanin, vildkanin) ne estas origina besto en Finnlando. Antaŭ deko da jaroj oni devis esti vere bonŝanca por vidi ĝin krom kiel hejmbeston. La homoj ne havis ian imagon pri tio, ke la situacio estis ŝanĝiĝanta.

Subite la urbo vekiĝis al la fakto, ke kuniklo estas ĉe ni. Dum la lastaj jaroj la vintroj estis tiom mildaj, ke liberigita aŭ fuĝintaj kunikloj ne mortis, sed povis daŭrigi sian vivon. Ili elfosis truojn  kie ili estas protektitaj kontraŭ rabbestoj kaj malvarmo. Unu ino povas naski 20 idojn en bona jaro se estas sufiĉe de manĝaĵo. Sen malamikoj ili disvastiĝas amase.

kuniklo

kuniklo

La opinioj pri kunikloj estas dividitaj. Kelkaj vidas en ili ĉarmajn hejmbestojn, aliaj fremdan alveninton kiu detruas nian naturon. Sed tiuj kunikloj iĝis multekostaj por la urbanoj. Dum unu vintro ili povas manĝi la ŝelon de plejparto de la arboj kaj arbustoj en parkoj kaj ĝardenoj.

La favorata loko de la kunikloj estas la parko de Töölö. Ĉi-kunaj fotoj estas farita malantaŭ nia operejo, kiu situas en tiu parko. Ili oftas ankaŭ en la tombejo de Hietaniemi. En la tombejo vizitantoj plendis, ke floroj kiujn ili portas al la tomboj estas forprenitaj tro rapide. Evidentiĝis, ke kunikloj manĝis ilin dumnokte. Kelkaj tomboŝtonoj eĉ falis pro la truoj kiujn kunikloj faris. Pasintjare ili disvastiĝis jam al la apudaj komunumoj Espoo kaj Vantaa.

kuniklo

Nun oni konsciiĝis pri la danĝero kaj komencis limigi ilian kvanton. Oni ŝanĝis la leĝon, tiel ke ili ne plu estas protektitaj, male oni dekretis ĉastempon por ili. En urba naturo normale ne eblas uzi pafilojn, sed anstataŭ tio oni ekuzis furojn (ĉas-putoro, Mustela putorius furo) por ĉasi ilin. Pri la kadavroj oni faris interesan kontrakton: oni manĝigas ilin al la leonoj de la helsinka zoologia ĝardeno. Antaŭe ili ricevis frostigitajn kuniklojn el Hungario, nun ili povas frandi enlandan manĝaĵon. Sed povas esti, ke jam estas tro malfrue. Nur vere malvarma vintro povus draste limigi la kvanton de sovaĝintaj kunikloj.

kuniklo

One Comment
  1. Matthieu permalink
    20.01.2010 1:30 ptm

    Ankoraŭ belaj fotoj kaj interesa teksto.
    Mi dankas vin pro tiu fotoblogo, mi ŝatas ĝin.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: