Skip to content

Planto de la semajno 3: akileo milfolia

16.01.2010

Achillea millefolium

Ĉi-foje la planto de la semajno estas milfolia akileo (Achillea millefolium, fi siankärsämö, sv röllika). Ĝi kreskas en vastaj teritorioj en Eŭropo, Azio kaj Ameriko. Ĝia komunuza nomo povus esti milfolio. La genra nomo Akileo venas de la greka mitologia heroo Aĥilo. Laŭ rakonto en Iliado la soldatoj de Aĥilo uzis milfolion por kuraci siajn vundojn.  Ne miksu la nomon kun alia genro akvilegio (Aquilegia), kies nacilingva formo en pluraj lingvoj similas al akileo.

La floroj de milfolio estas normale blankaj, sed oni trovas ankaŭ rozkolorajn kaj ruĝajn, precipe en la plej nordaj regionoj. En popolmedicino milfolio estis uzata kiel drogherbo kontraŭ diversaj malsanoj. Se vi tuŝas akileon, vi sentas fortan odoron.

Achillea millefolium

Advertisements
3 Komentoj
  1. Rivereto permalink
    17.01.2010 10:58 atm

    Tutkoran dankon pro jena blogo – kiu multon instruas al mi, kaj krome enhavas belajn fotojn.

  2. 19.01.2010 4:42 ptm

    Kara Sakari, gratulon pro via bele blogo.
    Danke al “EXIF” mi rimarkis ke vi uzas (almenaŭ foje) fotilon DMC FZ5. Mi posedas pli malnovan: DMC FZ2, kaj deziras novan (Lumix aŭ alian). Kio estas via opinio pri la fotiloj Lumix?. Cu iu el ili preferata?, kial?
    Dankon.

    • Sakari permalink*
      19.01.2010 5:39 ptm

      Dankon pro viaj gratuloj.

      Mi fotis dum jaroj kaj nun trovis bonan forumon por prezenti miajn “kaptaĵojn”. Mia fotilo jam de kelkaj jaroj estas Panasonic Lumix DMC FZ28. Ĝi estas sufiĉa por miaj bezonoj, sufiĉe malgranda kaj malpeza, tamen taŭga en diversaj cirkonstancoj.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: