Skip to content

Miraklolandaj vidaĵoj daŭras

12.01.2010

Miraklaj vidaĵoj en Suda Finnlando daŭras ĉi-foje pli longe ol kutime. Nokton antaŭ dimanĉo alvenis nebulo (humida aero),  kiu miksiĝis kun la jam ekzistanta tre malvarma aero. Akvogutetoj en la aero supermalvarmiĝis kaj kristaliĝis sur arbobranĉoj. En esperanto tio nomiĝas prujno. La vidaĵo estas nekredeble bela matene kaj vespere, sed pri tio mi ne sukcesis fari bonajn fotojn. Tiuj ĉi fotoj estas faritaj dum la tago.

Advertisements
One Comment
  1. Reijo permalink
    14.01.2010 8:00 atm

    Estas ĝojo rigardi viajn fotojn de nia medio. Aparte ankaŭ tial, ke vi fonigas ilin interese.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: