Skip to content

Mevoj en urbo

12.01.2010

Kiu estas la plej tipa natursono, kiun vi memoras de somera mar- aŭ lagbordo? Verŝajne ankaŭ al vi tio estas la rido de mevo. En Finnlando tiuj sonoj estas oftaj eĉ en urbocentroj. En la centro de Helsinki estas facile vidi almenaŭ kvar diversajn mevspeciojn: griza mevo (Larus canus, fi kalalokki, sv fiskmås), arĝentmevo (Larus argentatus, fi harmaalokki, sv gråtrut), ridmevo (Larus ridibundus, fi naurulokki, sv skrattmås) kaj flavkrura mevo (Larus fuscus, fi selkälokki, sv silltrut).

En Helsinki ili povas nesti eĉ sur tegmentoj, sed plej ofte ili nestas en apudaj insuletoj kaj flugas al la urbo por trovi manĝaĵon. Antaŭ kelkaj jaroj unu tia nesto troviĝis sur la tegmento de mia laborejo. Tie ili povis ricevi senpagan manĝaĵon rekte el fenestroj!

La kunvivo inter mevoj kaj homoj ne estas ĉiam idilia. En la merkata placo de Helsinki mevoj fariĝis vera problemo. Samtempe kiam urbaj aŭtoritatoj kaj merkataj vendistoj klopodas forpeli ilin, aliaj homoj manĝigas ilin. Al ili ne sufiĉas nur la donita manĝaĵo, sed ili lernis mem kapti tion. Se homoj lasas sur tablo nefinitan manĝaĵon, tuj venas mevo por preni ĝin. Neatentemaj homoj spertis eĉ tion, ke glaciaĵo estas kaptita rekte el ilia mano.

Grizaj mevoj, supre flugantaj kaj malsupre nestanta.

Ridmevoj devas esti atentemaj kaj rapidaj por havigi al si manĝaĵon en la merkato.

Ankaŭ tiu ĉi arĝenta mevo estas en la merkato por trovi al si kaj siaj idoj manĝaĵon.

Flavkrura mevo ne estas tiom ofta en urbocentroj kiel la aliaj mevoj. Ĝi estas fakte unu el la plej finnaj birdoj en la tuta mondo. Almenaŭ en tiu senco, ke preskaŭ ĝia tuta populacio vivas somere en Finnlando. La vintrojn ili pasigas en meza Afriko. Tiu ĉi individuo estas ringumita duoble. La blanka ringo kun nigra teksto estas videbla per binoklo de longa distanco. Laŭ la ciferoj CC60 ĝi estas rekonita kaj fotita plurfoje. Por konvinkiĝi prio tio sufiĉas skribi en Google “Larus fuscus” kaj “CC60”.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: