Skip to content

Hodiaŭ matene

10.01.2010

Vidaĵo el mia balkono hodiaŭ (la 10-an de januaro) matene je 9.07, ok minutojn antaŭ ol la suno leviĝos. Alklaku por vidi en pli granda mezuro.

Jen foto farita unu horon pli poste. Iam kaj tiam la pezjaĝo transformiĝas en miraklan. Tio ne estas ofta fenomeno, eĉ ne ĉiujara. Bezonatas specialaj kondiĉoj: humideco en aero kaj ŝanĝiĝo de temperaturo. La akvo kristaliĝas kiel neĝeroj sur la branĉoj de arboj. La fenomeno ne estas longdaŭra, jam leĝera vento sufiĉas por forblovi la neĝerojn.

Advertisements

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: