Skip to content

Neĝo kaj glacio en Suomenlinna

04.01.2010

Suomenlinna (finne “fortikaĵo de Finnlando”, svede Sveaborg) estas unika historia monumento de tri regnoj kaj unu el la kulturaj trezoroj de Finnlando. Ĝi estas mara fortikaĵo, iam nomita Gibraltaro de la nordo, konstruita sur sep insuletoj apud la finna ĉefurbo Helsinki.

Pliajn informojn pri Suomenlinna vi trovos en la koncerna artikolo en esperanta Vikipedio.

Ĉi-jare vera vintro venis ankaŭ al Helsinki. Dum jaroj ni ne havis tiom malvarman veteron. Margolfoj jam havas glacitavolon, sed en Suomenlinna oni ankoraŭ trovas senglacian maron. En sunplena januara tago blua ĉielo kaj blanka neĝo kreas fortan kontraston. La malvarmo klopodis malfunkciigi la fotilon kaj ankaŭ miajn fingrojn, sed feliĉe mi sukcesis fari kelkajn bonajn kaptaĵojn.

Komentado estas fermita.

%d bloggers like this: