Planto de la semajno 1: epilobio
02.01.2010
Mallarĝfolia epilobio (Epilobium angustifolium, fi maitohorsma, sv duntrav, mjölkört) estas pionirplanto, kiu rapide disvastiĝas en lokoj, kie homo tuŝis la teron, ekz. forhakante arbojn.
Nuntempe ĝi ne estas multe aprezata, ĝi estas tro ordinara kaj ofte konsiderata kiel fiherbo. Tamen, se ĝi estus malpli ofta, homoj eble kultivus ĝin en sia ĝardeno, ĉar ĝiaj floroj estas tre belaj. Antaŭe ĝiajn radikojn oni uzis kiel nutraĵon por bovinoj. Pri tio atestas, ke en ĝia popola nomo, same en la finna kiel la sveda, aperas la vorto ‘lakto’. Ankaŭ homoj manĝis la fruprintempajn ŝosojn.
One Comment
Komentado estas fermita.
Tiaj estas ni, homoj! Ne ŝatas tion, kio estas ricevebla. Ni estas kapablaj zorgegi planton floranta unufoje dum 10 jaroj kaj tiel belan floron nomigi herbaĉon, sovaĝplanton!
Maljusteco! Ja ĝi unua kovras vundojn de la Naturo – ekzemple ĝi estas la unua planto, kiu aperiĝas post brulego. Ĝi estas bela eĉ kiam la ĝia semoj jam estas maturaj.